UNIVERSITATO EKSTREMA
FAKULTATO DE PLEKTITAJ KABLOJ

Estas vaste sciata la fakto, ke kabloj plektaĉas kaj fiplektas sin. Ĉiuj tion scias, ĉiuj kiuj iam ajn faris ion ajn je kabloj. Tamen neniu scias kial ili plektas sin. Kaj tion devus scii ĉiuj, ĉar la afero estas absolute fundamenta por la mondo.
Nun de ĉie, de tie kaj de alie, aŭdiĝos voĉoj de primokantoj: ho, jen vere la problemo anakronisma, nun, kiam la mondo iĝas senkabla, kaj okupiĝi pri tiu ĉi problemo estas nur perdo de tempo kaj de energio.
Ne, vere ne, tio ne estas perdo de tempo kaj de energio. Ĉar ne estas la vero, ke la mondo senkabla estos malpli taŭzita kaj fiplektaĉita ol la mondo kabla. Krom kablojn ni havas ŝnurojn, ŝnuregojn, ŝnuretojn, liniojn, striojn, rubandojn, dratojn, drategojn, dratetojn, fadenojn (ankaŭ de DNA), veftojn, padojn, itinerojn kaj multe da aliaj aĵoj, aferoj kaj fenomenoj kablecaj kaj kablaformaj (ekzemple lingvojn kaj langojn, pensojn, frazojn, melodiojn, strekojn, striojn, vostojn, padojn, aleojn, riverojn). Kaj nekabloj (malkabloj kaj senkabloj) ankaŭ povas esti plektitaj.
Do, la afero gravas ekstreme kaj ne devas esti forpuŝata aŭ eĉ neniigata.
Sed kial? Se kabloj ĉiam sin plektos, ne havas sencon malplekti ilin, ĉar ili tuj denove plektiĝos. Ĉu havas sencon amasigi la scion praktite neuzeblan?
Tre bona demando kaj ĝuste je tiu ĉi demando la Fakultato serĉos respondojn. Komence ni devas atentigi ĉiujn pri iu simpla fakto, ke ni neniam certas kiam kaj por kio iu scio povos esti uzata. Krome, iuj ŝatas scii dum aliuloj ne ŝatas. La demando kial okazas tiele estas sufiĉe simpla, sed ni nun ĝin ne prezentos. Ĉefe tial, ke nun kaj ĉi tie la situacio estas tute alia. Ĉi kaze ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj (ĉiam kaj ĉie troviĝos iu fiulo kiu ne volas scii tion kion volas scii ĉiuj) volas scii ĉu kabloj sin plektas, aŭ eble estas plektataj. Se estas plektataj, kiukio (aŭ kiu-kaj-kio) ilin plektas. Tiuj ĉi demandoj nur plialtigas premo de nia sango, sendormigas nin, malpermesas al ni pensi logike. Tial ni devas prikonsideri l'aferon ekstreme kviete, zorge, senemocie. Kaj sisteme. Kaj kaose.

Metodologio de studoj

Kompreneble la Fakultato okupiĝos pri ambaŭ teorio kaj praktiko. Praktiko enhavos ekzercojn pri plektado kaj malplektado. Kaj profilaktikon – do kiel protekti kontraŭ plektado, kaj kiel kaŭzi plektadon. Kaj tiel plu. Kaj la teorio? Ho, la teorio. Senlima ĝi vere estos, sennombraj ĝiaj problemoj.

Tipoj de plektoj

Teorio de nodoj

Teorio de bantoj

Nodoj aŭ plektoj?

Formoj de plektoj kaj ilia signifo

Supleco de kabloj kaj (sin)plektebleco