Probable neniuj konkursoj je starado okazis ĝis nun – interese, ĉu ne? Iam, antaŭ longe mi legis pri la homo kiu starigis la rekordon je starado. La rekordo estis pli ol nekredebla: la rekordulo estis staranta dek sep jarojn. Iujn dubojn donas la fakto, ke li dormis apogita sur la tabulo, kio oni povas interpreti kiel vertikala kuŝado, kaj se jes, tiam oni necesus akcepti alian rekordon, nome proksimume dek jarojn (oni ne scias kiom longe la rekordulo dormis ĉiunokte) – kompreneble, eĉ dek jaroj jen la rezulto neimagebla por ordinara homo kiun ege lacigas du aŭ trihora starado. Tio kaŭzus aliajn komplikaĵojn kaj problemojn kiuj povus esti solvitaj nur pere de tre preciza difino de starado kaj kuŝado (por ke ni ne konfuzu kuŝadon kun starado horizontala). Nu, ni lasu tion. Des pli ke mi ne memoras la kaŭzon de tiom longa starado – mi ne memoras ĉu mi sciis la kaŭzon, ĉu ĝi estis priskribita en la libro. Mi nur scias, ke la rekordulo konkuris kun neniu, ke lia rekordo ne estis la rezulto de konkurso. Mi scias, ke la rekordo estis iu speco de kromefekto. ĝi estis starigita senintence. Probable la ulo estis staranta, ĉar la starado estis por li iu formo de meditado, bridado de korpo-kaj-spirito – do ankaŭ la provo liberigi sin de tiu ĉi korpo-kaj-spirito, senkorpigi kaj senspiritigi sin. Eble jes. Eble li estis staranta ne por starigi la rekordon je starado, ĉar simple li ne konis la nocion de rekordo. Mi ne povas konfirmi tian supozon, ĉar la libro perdiĝis. Mi ne volemas serĉi ĝin; estus facile trovi alian ekzempleron de nova aktualigita eldono. Mi ankaŭ ne volemas serĉi informojn pri la staranto-rekordulo, pri tiu aŭ iu alia, ja povus okazi ke ĝis nun iu estis staranta eĉ pli longe. Estu ia legendo, jena historio . . . . . .

La plej grava en tiu ĉi legendo estas tio, ke temis pri tute normala starado. La manko de priskribo sugestis, ke nenio nekutima estis en la maniero li staris, do nenio priskribenda. Li ne estis staranta sur unu gambo. Nek sur la manoj. Nek sur la dekstra kaj maldekstra piedoj alterne. Nek sur la kapo. Nek nudpiede sur inkandeskantaj karbonpecoj (kiu volemus teni karbonpecojn inkandeskantaj por dek sep jarojn?! ho, tio estus la meditado same profunda kiel starado). Nek sur najloj. Nek sur rompita vitro. Kaj se neniu el tiuj variantoj estis menciita, nek iu alia el centoj da aliaj, tio signifas, ke ne temis pri nekutimeco. Li estis staranta por dek sep jarojn. Jen ĉio. Por dek sep jarojn li estis faranta ion la plej simplan kaj kutiman. Kaj post dek sep jaroj? Kion li ekfaris: eksidis? ekkuŝis? ekiris? ekkuris? Ĉu li povus movi sin? Li finfine iluminiĝis? Aŭ li finfine mortis? Mortis starante? Mortis kaj daŭre estis staranta? La morto vertikala. La kadavro vertikala... Interese.

Jes. Se iu iam organizus tian konkurson, tiam venkus la ulo kiu starus plej longe. Tamen, pensinte pri la nekredebla rekordo, estus malfacile imagi la ludon daŭrantan eĉ nur kelkajn jarojn. Aŭ nur kelkajn monatojn. Aŭ eĉ kelkajn semajnojn. La partoprenantoj nur estas starantaj kaj starantaj. Nenio okazas. Enuo. Ega enuo. Por ĉiuj. Por starantoj, por rigardantoj, por arbitraciantoj. Do oni devus ŝanĝi la ĉefan rulon: tiu venkos, kiu estos staranta plej rapide. Ho jes. Tio estus multe pli interesa. Tio estus eĉ fascina. Sed la plej fascina estus difini la rapidecon de starado.



Tute alie ĉio aspektas en kaze de ekstaro. Jes, ekstari (stariĝi kaj starigi) jen io tute alia ol stari. Ekzemple: centfoje ekstari el balancanta sin hamako – ekstari, stari senmove por du profundaj spiroj, enhamakiĝi, balanci sin dufoje kaj denove ekstari, elhamakiĝi...

KAJ TIEL PLU. Kaj tiel plu. Kaj tiel plu. Kaj tiel plu...

Ne estas la vero, ke al starado mankas la elementon de konkurado, de rivalado. Ja ni bone scias, de ege longe, ke ni havas du specojn de konkurado: kontraŭ iuj aliaj kaj kontraŭ sin mem. Eĉ se la unua speco de rivalado estas apenaŭ trovebla en starado, jen la dua speco estas facile rimarkebla, kaj ĝia nivelo povas esti eĉ pli alta ol en aliaj sportaj disciplinoj. La plej alta. Multaj homoj pasigis tutan vivon sidante aŭ kuŝante. Malmultaj pasigis siajn vivojn starante. Se iu ajn – plej probable neniu.

Tamen, volante sekvi la olimpikan frapfrazon pli rapide pli alte pli forte mi elektas senhezite pli rapide. Mi ne volas stari alte. Mi ne volas stari forte. Mi volas stari rapide. Plej rapide. Kiel eble plej rapide.