Ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj scias, kio estas igloo. Neniu, aŭ preskaŭ neniu scias, kio estas libloo. Do, libloo estas la tradicia domo liberlanda. Kiel ĉiu domo tradicia, aŭ tia, kiu ne estas rezulto de projekto aŭ de ies freneza vizio, ne tuj ĝi estis tia, kia ĝi estas nun kaj sendube iam ĝi estos alia ol ĝi estas nun.
Kio do kaŭzas, ke ĝi estas tia, kia ĝi estas kaj estos tia, kia ĝi estos kaj estis tia, kia ĝi estis? (Jen iom troa demando, ĉar Liberlando estas la lando, la ŝtato, kun vere nebuleca historio, sufiĉe nebuleca, ke oni eĉ povas konstati, ke Liberlando historion tute ne posedas, kvankam tia konstataĵo estus iom riska, prefere la metaforo ol konstataĵo, eble deziro-imagaĵo-atendaĵo....) Tutcerte iu el la plej bazaj faktoroj determinantaj ekaperon de libloo estis klimato, sufiĉe netolerebla kaj minaca, ke la nombro de la tagoj kiam estas malvarme estas multe pli granda ol la nombro de la tagoj kiam estas varme. De tie la neceso hejti. Kaj tio eliminas la unuan, ŝajnus la plej bazan demandon: hejti aŭ ne hejti? Oni tuj povas iri al la dua, ankaŭ baza, demando: kiel hejti?
Ĉi tie povus ekaperi tre interesa demando subbaza: ĉu hejti min aŭ ĉu hejti la tutan ŝtaton? En la kazo kiam "la ŝtato estas mi", la respondo estas tute sengrava, ĉar la demando havas neniun sencon. En la kazo kiam "la ŝtato ne estas mi" (do kiu? ni-vi-ili?), la demando iĝas ege interesa – necesus prikonsideri la jenan solvon: eble, anstataŭ devigi la civitanojn klopodi pri diversaj sistemoj produkti varmon kaj teni ĝin por ke ĝi ne fuĝu facile, estus pli bone instali, ekzemple, la aldonan sunon kiu varmigus tutan ŝtaton kaj tiam ĉiuspecaj hejtiloj kaj izoliloj ĉesus havi iun ajn sencon; kompreneble, dekomence oni devus elimini ajnan spekuladon, ke eble temos pri la-reĝo-suno, la-estro-suno, la-dio-suno aŭ iu-ajn-suno – ne, temos nur pri la-suno-suno, ĉar nur ĝi povos varmigi nin sufiĉe.
La respondo estas tre simpla: plej bone estas hejti senpage, senkoste, kaj se maleblas senkoste, tiam kiel eble malmultekoste. Kompreneble, oni devas ankaŭ pripensi jenan eblecon solvi tiun ĉi problemon unufoje por ĉiam: transloĝigi sin al varmaj landoj kie hejtado malnecesas. Tamen ne estas tiom facile kiom ŝajnas – transloĝigado ne estas simpla afero kaj povas generi altajn kostojn. Oni do devas serĉi pli malmultekostan solvon. Ŝajnas, ke je la unua loko de tia listo neniam farita devus troviĝi la tibeta metodo de meditado, nome tumo. Aplikante ĝin ni povas sidi nudaj sur la neĝo kaj ni ne sentas malvarmon. Neniun parton de nia korpo ni frostvundos, ni akvigos iom da glacio, do ni hejtos ne nur nin mem, sed ankaŭ la plej proksiman ĉirkaŭaĵon. La kostoj estas minusaj – se ni scipovus magazenigi superfluon de varmo kaj teni ĝin tiom longe kiom ni nur volus, ni povus ĝin vendi..... Sed por kio? Kion ni faros je gajnita mono? Sendube ni povus elspezi la monon filantrope – se jes, tiam ni povus tuj disdoni la varmon. Bedaŭrinde, la realeco ne estas tiom rozkolora kaj vivi kiel la homo-hejtilo, homo-forno, vere ne facilas. La ĉefa malfacileco konsistas en tio, ke la mem-hejtado gvidas al tutkorpa paralizo: hejtante sin mem (uzante tumo) ni povas fari nenion alian, nur sin hejti. Ne revu pri la situacio, ke ni sidas sur la monta glaciaĵo, vento blovegas kaj ni sentas nin varmege kaj legas nian ŝatatan libron – nenio tia povas okazi.
Videblas klare, ke tio kio ŝajnis la solvo preskaŭ ideala, montriĝas la solvo preskaŭ malideala. Ĉu ni vere bezonas la varmon, kiun ni ne povas utili? Ĉu ni necesas la staton mi-sentas-min-varme, se krom esti en tia stato ni povas fari nenion alia? Ni povus parafrazi la bone konatan diraĵon: jen varmo nur por varmo. Do, estas pli bone senti sin iom malvarme kaj fari samtempe ion alian. Ekzemple kaŭrumi kelkfoje kaj poste trinki tason da bona verda teo .......
Se la tute senkosta hejtado montriĝis neimageble multekosta, oni devas serĉi iun alian solvon.
Jen alia solvo, kvankam bazita sur tre simila regulo de varmo endogena, aŭ prefere de varmo mensa, intelekta: legi librojn pri varmegaj landoj. Aŭ tiajn kiuj kaŭzas, ke niaj vangoj brulas. Sed ne tiajn kiuj kaŭzas terurtremojn, tremojn de emocioj. Ho ne, tremoj kaj tremetoj ne estas bezonataj, ĉar tiuj vere troas. Kiajn mankojn havas tia metodo, ĉiuj scias. Ĝi povas esti plibonigita pere de varmega lanuga kovrokusenego, sub kiu ni povus legi tiajn librojn – tamen kiom longe iu povas legi sub lanuga kovrilo? Aŭ iradi al varma legejo – sed kiel aliri ĝin, kiam pluvegas kaj frosto penetras niajn korpojn ĝisoste?
Ĉi tie ekaperas la sekva, grava dubo. Por ke ni hejtu nin senkoste legante librojn pri varmegaj landoj kaj ĝenerale pri aĵoj kaj objektoj varmaj, varmegaj kaj varmigantaj, ni devas tiajn librojn posedi. Do komence ni devas investi vere multe en la bibliotekon. Jes, oni pravas, tamen ni devas memori, ke ni ne devos investi en karbon, gason, kurenton, brullignon aŭ briketon. Ĉi momente naskiĝas tento por ke ni brulu librojn. La tento estas ekstreme diskuta, kvankam se oni analizu ĝin pli detale diskuta povas montriĝi ĝuste ĝia diskuteco. Ja ekzistas ega abundo da libroj stultaj por kiuj forno estas multe pli ĝusta loko ol breto – tamen ĉiam troviĝos iu por kiu la stulta libro tute ne estas stulta kaj kiu tute volonte kaj kun plezurego forbruligos multajn belegajn kaj saĝajn librojn konsideratajn de li aŭ ŝi kiel esencon de stulteco kaj fiaĉeco. Ni lasu tion, ĉar dirante kaj verkante la veron, stulte kaj fiaĉe estas apartigi kaj klasifiki librojn. Nekompareble pli grava problemo estas la fakto, ke libroj ne brulas bone, brulas male ol ni atendis, ĉar fermitaj ne enigas oksigenon. Oni devus elŝiri ĉiujn foliojn, unu post alian, kaj tio estas tre klopoddona kaj tempodezira, kvankam oni povas vere plivarmiĝi farante tion. Oni devas konstati marĝene, kun iom da miro, ke recikli malnovajn librojn, do paperigi librojn, tute ne indignas, tio estas eĉ laŭdenda – interese, kial; ĉu ree produkti el tiu papera pulpo novan amason da libroj stultaj kaj saĝaj estus io pli valora ol malree transformi amason da stultaj kaj saĝaj libroj en varmon? Malpli klopode estas preni gazetojn. Tiuj brulas sin bonege kaj oni eĉ povas riski la konstaton, ke gazetoj spertis kapturnan karieron kiel bruligiloj. Miregas ankaŭ tion, ke forbrulado de gazetoj igas neniujn moralajn dubojn, nek kaŭzas ideologiajn malkvietojn aŭ ajnajn rimorsojn, kaj ja okazas, ke ĝuste gazetoj enhavas tekstojn multe pli valorajn ol tiuj en libroj. Kio ne kontraŭas vere trafan rimarkon faritan de iu fama poeto, ke "ĵurnalismo estas cindroj de la literaturo". Nu, eble ankaŭ pro tio gazetoj brulemas pli ol libroj (oni scias, ke kvalito de brulado estas inverse proporcia je la kvalito de papero – interese, ĉu kvalito de brulado estas proporcia je kvalito de presita teksto..... mi timas, ke neniu tion esploris). Bedaŭrinde, gazetoj brulas sin rapide, mallonge. Kaj pro tio ne utilas por hejtado. Ankaŭ libroj. Sed, kiel oni scias bone, la problemo de hejtado estas antaŭ ĉio la problemo teni varmon, aŭ izolado.
Kaj pri tio temas. Ja libro estas, aŭ ŝajnas esti, ideala materialo izola, kvankam probable neniu esploris ĝis nun librojn tiucele kaj ne kalkulis la koeficienton k. (Des pli neniu esploris ĉu la valoro izola de libroj dependas, aŭ iel ajn rilatas al tekstoj kiujn ili enhavas.) Same kiel igloo estas konstruata el glacia neĝo, libloo estas konstruata el libroj. Dikaj muroj el duoblaj vicoj de libroj alireblaj ambaŭflanke, de interne kaj de ekstere. La dometo-liberatureto. Je formo nedifinita, sed kutime konstruita je la plano de iu litero, signo, hieroglifo aŭ ideografaĵo. Je vandoj kriplaj, diversdikaj, faritaj el libroj elpreneblaj. Nur libroj. Ĉiuj libroj dikaj kaj maldikaj. Unu sur la alia. Unu apud la alia. Certe, eblas ankaŭ konstruaĵoj pli komplikaj, je la plano de vortoj aŭ eĉ frazoj. Tamen tiuj malofte postvivas, ĉar ili facile kolapsas kaj dispecetiĝas – nu, tio neniam estas klara ĉu tiaj konstruaĵoj rezultas de agado konscia, planita, aŭ hazarda. Litero estas multe pli stabila, almenaŭ nur se ĝi havas signojn diakritajn – tiuj, laŭnature, forŝiriĝas tre facile..... ĉu vere la litero bezonas diversajn aldonajn punktojn, streketojn, cirkletojn, ĉapeletojn kaj boatetojn? Malfunkciismo ŝajnas grava trajto de tradicia arkitekturo liberlanda (se paroli pri tradicieco en kaze de io ajn liberlanda havas iun ajn sencon). Ekzemple: fenestroj. Tiaj normalaj, grandaj, malfermeblaj fenestroj simple ne ekzistas, ĉar konstrumaniero de la muro tiajn fenestrojn ne toleras. En la muro povas troviĝi nur truoj kaj fendoj. Diversnivele kaj diversloke. Kiam libroj envandaj estas metataj vertikale, tiam la fenestro estas pli fendecaj; kiam libroj envandaj estas metataj horizontale, tiam la fenestroj estas pli truecaj..... La fendeca-trueca prilumado de la interno ne estas malbona. Tia sistemo povas doni vere interesaj kaj surprizaj efektoj – bedaŭrinde la vidaĵoj trafenestraj ne estas imponaj, tamen tiujn povas anstataŭi grandiozaj priskribaĵoj enlibraj, ho! ĉiutage oni povas havi novan vidaĵon, tute alian. Tamen fenestroj ne estas tiom ega problemo, kiom pordoj. Pordoj! Provu imagi libloojn konstruitaj je la plano de
o b p q d g
Kie estas la pordoj? Oni ne povas eniri tiajn libloojn. Kvazaŭ iu konstruus la domon sidante ene de ĝi, kvazaŭ iu estus konstruanta la muron ĉirkaŭ sin, malliberigus sin en la bibliooteko senelireja.
e ne estas tia. e estas la skemo duonaperta. Aŭ duonfermita. Kaj s n aspektas kvazaŭ mankus al ili unu vando. Aŭ du vandoj. Kiel do oni povas paroli ĉi-kaze pri varmizolado kaj hejtado? Aŭ eble ili estas la dometoj someraj?

Sed la plej interesa estas la problemo de planko – ĉu la planko ankaŭ estas farita el libroj? Se jes, tio signifas, ke ni iras surlibre, ni tretas librojn ...... nu, jes, tion tio signifas, sed vere belegan tapiŝon oni povas komponi el librokovriloj ...... kaj se ne, tiam el kio estas la planko farita?
Kaj ankoraŭ unu afero neklarigita kaj iom enigma, puzla. Se unu domo, unu kabano, estas unu litero, tiam ĉu la urbo liberlanda estus la paĝo de teksto?

Libloo + libloo + libloo + libloo + libloo + ..... + libloo = LIBURBO

Ĉu tiu ekvacio havas sencon?